14 Kaj kiam li venis al la homamaso, venis al li viro, genuante antaux li, kaj dirante:
15 Sinjoro, kompatu mian filon, cxar li frenezas kaj forte suferas; cxar ofte li falas en la fajron kaj ofte en la akvon.
16 Kaj mi venigis lin al viaj discxiploj, kaj ili ne povis lin sanigi.
17 Kaj Jesuo responde diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi cxi tien.
18 Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resanigxis en tiu sama horo.
19 Tiam la discxiploj, veninte al Jesuo aparte, diris:Pro kio ni ne povis elpeli gxin?
20 Kaj li respondis al ili:Pro la malgrandeco de via fido; cxar vere mi diras al vi:Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al cxi tiu monto:Translokigxu tien de cxi tie, kaj gxi translokigxos; kaj nenio estos neebla por vi.
Bible verses about "casting out demons" | Esperanto
Matthew 17:14-20
Luke 4:33-36
33 Kaj en la sinagogo estis viro, havanta spiriton de malpura demono; kaj li kriegis per lauxta vocxo,
34 dirante:Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? CXu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.
35 Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. Kaj jxetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.
36 Kaj falis miro sur cxiujn, kaj ili kunparoladis inter si, dirante:Kia vorto estas cxi tio? cxar kun auxtoritato kaj potenco li ordonas al la malpuraj spiritoj, kaj ili eliras.
Mark 9:29
29 Kaj li diris al ili:CXi tiu speco neniel povas eliri, krom per pregxado.
Mark 9:38
38 Johano diris al li:Majstro, ni vidis iun elpelantan demonojn en via nomo; kaj ni malpermesis lin, cxar li ne sekvas nin.
Acts 16:16-18
16 Kaj kiam ni iris al la kunvenejo por pregxado, renkontis nin unu knabino, kiu havis orakolan spiriton kaj kiu per auxgurado alportadis al siaj mastroj multan gajnon.
17 SXi sekvis Pauxlon kaj nin, kaj kriadis, dirante:Tiuj homoj estas servistoj de Dio la Plejalta, kiuj proklamas al vi vojon de savo.
18 Kaj tion sxi faris dum multe da tagoj. Sed Pauxlo, cxagrenite, turnis sin, kaj diris al la spirito:Mi ordonas al vi en la nomo de Jesuo Kristo, ke vi eliru el sxi. Kaj gxi eliris en tiu sama horo.
John 14:11-13
11 Kredu al mi, ke mi estas en la Patro, kaj la Patro en mi; aux almenaux kredu al mi pro la faroj mem.
12 Vere, vere, mi diras al vi:Kiu kredas al mi, tiu ankaux faros la farojn, kiujn mi faras; kaj li faros pli grandajn ol tiuj, cxar mi iras al la Patro.
13 Kaj kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo.
1 John 4:1-3
1 Amataj, kredu ne al cxiu spirito, sed provu la spiritojn, cxu ili estas el Dio; cxar multaj falsaj profetoj eliris en la mondon.
2 Jen kiel vi ekkonas la Spiriton de Dio:cxiu spirito, kiu konfesas, ke Jesuo Kristo venis en la karno, estas el Dio;
3 kaj cxiu spirito, kiu ne konfesas Jesuon, ne estas el Dio; kaj cxi tiu estas la spirito de antikristo, pri kiu vi auxdis, ke gxi venas; kaj nun gxi jam estas en la mondo.
Mark 3:11
11 Kaj malpuraj spiritoj, tuj kiam ili vidis lin, falis antaux li, kaj kriis, dirante:Vi estas la Filo de Dio.
Acts 19:13-16
13 Sed ankaux kelkaj el la vagemaj Judoj, ekzorcistoj, entreprenis nomi super tiuj, kiuj havis la malbonajn spiritojn, la nomon de la Sinjoro Jesuo, dirante:Mi ekzorcas vin per Jesuo, kiun Pauxlo predikas.
14 Kaj sep filoj de unu Judo, Skeva, cxefpastro, tion faris.
15 Kaj la malbona spirito responde diris al ili:Jesuon mi konas, kaj Pauxlon mi konas; sed kiuj estas vi?
16 Kaj la viro, en kiu estis la malbona spirito, sin jxetis sur ilin, kaj venkis kaj superfortis ilin, tiel ke ili forkuris el tiu domo nudaj kaj vunditaj.
Luke 10:17
17 Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante:Sinjoro, ecx la demonoj submetigxas al ni per via nomo.
1 Peter 5:8
8 Estu sobraj, vigladu; via kontrauxulo, la diablo, kiel leono blekeganta cxirkauxiras, sercxante, kiun li povos forgluti;
Matthew 12:43-45
43 Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon, sed ne trovas gxin.
44 Tiam gxi diras:Mi reiros al mia domo, el kie mi eliris. Kaj alveninte, gxi trovas gxin vakanta, balaita, kaj ornamita.
45 Tiam gxi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili eniras kaj logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaux al cxi tiu malbona generacio.
Mark 16:16-18
16 Kiu kredos kaj estos baptita, tiu estos savita; sed kiu ne kredos, tiu estos kondamnita.
17 Kaj jenaj signoj sekvos la kredantojn:en mia nomo ili elpelos demonojn; ili parolos per lingvoj;
18 ili prenos en manojn serpentojn, kaj se ili trinkos ion mortigan, gxi neniel difektos ilin; sur malsanulojn ili metos la manojn, kaj ili sanigxos.
Ephesians 6:10-18
10 Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.
11 Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo.
12 CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj.
13 Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte cxion, stari.
14 Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,
15 kaj ensxuiginte la piedojn per la pretigxo de la evangelio de paco;
16 super cxio tenante la sxildon de fido, per kiu vi povos estingi cxiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.
17 Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;
18 per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj,
James 4:7
7 Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.